Mi malamas AI-on
Mi malamas AI-on. Ĉi tio konsideratas kiel malĝentila, sed ĝi ne gravas al mi, ĉar mi estas malamanto.
Por ĝentile paroli pri AI, oni metas sciigojn antaŭ la kritiko: “evidente mi ne tute ĝin kontraŭas”, “eble post iuj jaroj, kiam…”, “eble por aliaj celoj, sed…”. Oni atendatas argumenti pri kial kaj kiam ĝi uzatindus. Oni atendatas antaŭneprigi ke ĝi devas utili ie, por iu, por io, iam. Tion diras uloj kiuj estas riĉaj kaj lertemaj kaj respektinda, kaj ilin malsamopinii malhumilus.
Sed mi estas malamanto, kaj tio estas ia honesteco. Ĝi signifas ke mi pretas malsamopinii iun ajn, eĉ se ĝi malĝentilus. “Sed mi uzas ĝin nur por…” “Fakte se vi bonvolus…” “La modeloj novaj…” “Mi mokantis…” Ĉesu. Vi hontigas vin. Mi sentas honton pri vi.
Kritikistoj jam ĝisfunde skribintas pri la damaĝoj ekologiaj, la plifortigo de antaŭjuĝemo kaj estigo de enhavo rasisma, la damaĝoj kognaj kaj sinmortigoj kaŭzitaj de AI, la atentindaĵoj pri konsento kaj aŭtorrajtoj, la kielo laŭ kiu kompanioj teĥnologiaj AI-aj plidaŭrigas la agmanierojn imperiajn; pri kiel ĝi estas friponaĵo ebliganta trompon kaj malsciigon kaj ĉikanadon kaj gvatadon; pri kiel ĝi ekspluatas laboristojn kaj estas preteksto maldungi ilin kaj malplilertigi laboron; pri kiel ĝi ne fakte rezonas, kaj probablokalkulo kaj asociado ne taŭgas por atingi intelekton; pri kiel uloj pensas ke ĝi ilin rapidigas malgraŭ ke fakte ĝi ilin malrapidigas; pri kiel ĝi estas siaesence mezkvalita kaj fundamente konservativa; pri kiel ĝi estas enkerne teĥnologio faŝisma surbaze de idearo superecisma, difinita de siaj ecoj ne teĥnikaj sed anstataŭe politikaj.
Sed mi estas pli ol kritikisto: mi estas malamanto. Mi ne venis ĉi tien diri zorgeman argumenton ampleksan, ĉar tio jam faritis. Iel ajn, ĝin ne legus vi antaŭenigante aŭ manĝante kaĉon. Vi petus resumon de babilroboto, forgesus pri tio kion ĝi diris al vi, kaj sekve daŭrigus vian tagon, neŝanĝita de vortoj kiujn vi ne legis kaj ideojn kiujn vi ne pripensis.
Mi venis ĉi tien malĝentili, ĉar ĉi tiu estas teĥnologio malĝentila kiu meritas respondon malĝentilan. Diris Miyazaki: “Mi forte sentas ke ĉi tio estas insulto kontraŭ vivo mem”. Sam Altman diris ke ni povus ĉirkaŭi la sunsistemon per Dajsonsfero enhavi komputejojn. Pravas Miyazaki, ne Altman. Miyazaki rakontas fabelojn kiuj enmiksigas normalon kun fantazion laŭ kieloj kiujn uloj trovas elkore signifplenaj. Altman mensogas moncelante.
Kaj mi ŝatas ke liaj diroj estas mensogoj. Ĉar konstruantoj de AI ne kondamnitas de siaj malsukcesoj, sed anstataŭe de siaj celoj. Ili volas estigi ĝinon kiu plenumos siajn dezirojn, kaj sia deziro estas ke neniu faru arton denove. Ili volas estigi novan tipon de menso kiun ili povos devigi al sklaveco nepensa. Ilia revo estas inventi novajn vivaĵojn sklavigotajn.
Kaj por kio? Laŭ ia simetrio neniisma, ilia revo pri perfekta maŝina sklavo malplivivigas tiujn kiuj uzas ĝin, krome de tiujn kiuj turnas la dentradojn. Kio estas vivo, se ne tio kion ni decidas, tiuj kiujn ni scias, tio kion ni spertas? Malplenaj uloj sensencaj volas vendi al mi ŝancon ne plu legi nek skribi nek pensi, ne plu zorgi pri miaj idoj nek paroli kun miaj gepatroj, ne plu decidi miajn farojn nek koni miajn kialojn. Beata malscio kaj tuta izoleco, varma en la utero algoritma, nutrata de maŝinoj malsataj.
Dum ĝi elĉerpas siajn uzantojn, dum trompantoj viktimiĝas, dum ĝin subtenas ekspluatataj laboristoj enŝtopitaj kiel filtriloj de ĝenado algoritma, iuj volas gustumi ereton de ĝi. Kiel dolĉaĵo. Kiel ridindaĵo. Nur por amuzo, nur por ŝajnlaboro, ĉar ĝi sufiĉe bonas, ĉu ne? Vi komprenas.
Mi ja komprenas: vi volas permeson. Estas maŝino en la murangulo, kovrita de haŭto homa, kiu el feko kaj sango faras aĵojn aspekti kiel io ajn ke vi volus (kondiĉe ke vi ne vidu tro apude). Vi havigis unu al via instruisto, kiu ne sciiĝis. Via ĉefo vin ordonis uzi ĝin post ke ri maldungis duone la oficistaron, kaj ĝi estis bone. Vi manĝigis unu al viaj idoj, kiuj ĝin ŝatis. Vi volas scii ke vi povas foje ĝin uzi sen mallaŭdati de mi. Vi ne bezonas ke mi kredu ĝin utila; vi nur volas ke mi ĝentilu pri ĝi.
Sed mi estas malamanto kaj ne ĝentilos. La maŝino estas fia, detruenda. Ties konstruintoj estas sengustaj kanibalaj fekmanĝuloj glorantaj nescion. Mi forte sentas ke ĉi tio estas insulto kontraŭ vivo mem.
Mi iĝis malamanto precize farante tion kion AI ne povas fari: legante kaj komprenante lingvon homan, pensante kaj rezonante pri ideoj, konsiderante la signifon de miaj vortoj kaj ilia kunteksto, amante ulojn, estigante arton, vivante en mia korpo kun ties difektoj kaj sentoj kaj vivo. AI ne povas malami, ĉar AI ne sentas, nek scias, nek zorgas. Nur homoj povas malami. Mi festas mian homecon.
Translated by Arturo Serrano, original text by Anthony Moser